Haveno de Bratislavo | |||
---|---|---|---|
Haveno de Bratislavo | |||
riverhaveno | |||
Loko | |||
Lando | Slovakio | ||
Urbo | Bratislavo | ||
Geografia situo | 48° 8′ N, 17° 9′ O (mapo)48.1305555617.145Koordinatoj: 48° 8′ N, 17° 9′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Datenoj | |||
Tipo | Riverhaveno | ||
Pliaj informoj | |||
Retejo | http://www.spap.sk/en | ||
Haveno de Bratislavo (slovake Prístav Bratislava) estas haveno sur la rivero Danubo kaj en pli larĝa senco sur Majno-Danubo-Kanalo. Ĝi situas en Bratislavo, la ĉefurbo de Slovakio. La haveno konsistas el du partoj: ŝarĝohaveno kaj pasaĝera haveno. La ŝarĝohaveno estas tre grava objekto por la ekonomio de Slovakio kiel la plej granda el la tri internaciaj havenoj en Slovakio, la aliaj du estas en Komárno kaj Štúrovo.
La havenon funkciigas ŝtata kompanio Verejné prístavy, a.s..[1] La haveno estas konektita al fervojo, aŭtovojo kaj dukta sistemo de Slovnaft. Tero sub la ŝarĝohaveno estas posedata de la kompanio Verejné prístavy, a.s., kaj ĉiuj konstruaĵoj kaj objektoj estas posedataj de Slovenská Plavba a Prístavy a.s. Ambaŭ apudaj riverbordoj apartenas al la Haveno de Bratislavo.